Fikcia universo

Fikcia universoimaga mondo estas konsekvenca fikcia fono kiu inkludas malsamajn elementojn de la reala mondo. Ankaŭ, ekzistas signifa interkovro inter la fikcia universo kaj terminoj kiel ekzemple komuna universo, paralela universo, alternativa historio kaj interseriaĵo (angle Crossover).

La fikcia universo povas enhavi fikciajn urbojn, landojn kaj eĉ planedojn - krom la ekzisto de inventitaj roluloj same kiel okazaĵoj kiuj okazas en la fikcia verko. Inter la fikcia universo kaj la reala mondo povas ekzisti malmultaj punktoj de simileco se entute, kun malsamaj faktoj de la reala mondo kaj ĝia historio kaj eĉ kun imagaj principoj de tempo kaj spaco kiuj kontraŭdiras la leĝojn de la naturo aŭ kun fikciaj kaj fantastaj elementoj tiaj kiel magio kaj vojaĝado je rapido superanta la lumrapidon.

De nememorebla tempo, homoj emis krei fikcian ekrakonton kaj disvolviĝis ĝin por fine verki kredindajn kaj mirinde detalajn paralelajn universojn. La kialoj de tiu homa bezono estas multaj : provi kompreni la ĉirkaŭan realecon, kritiki tiun realecon, forfuĝi de ĝi, aŭ por la arta kaj simpla deziro krei kaj modifi propravole. Ne ĉiam estas facila afero por la kreinto mem diri ĉu sia verko estas fikcia pro la necerto de realeco de sia ĉirkaŭan medion.

Tie ĉi estas listigotaj la plej gravaj fikciaj universoj indaj de la tutmonda kultura heredaĵo. Sed ne temas pri mikspoto, tial antaŭ ol aldoni ian ajn universon, bonvolu NEPRE legi tiun!


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search